Soneto por sankta Berĥtoldo
sankta Berĥtoldo sur ĉevalo 
rigardas la neĝ-uraganon 
frostvento frostigas fontanon 
ĉion kovras blanka vualo 

pro tio ankaŭ la feliĉo 
estas ĉitempe nevidebla 
ĝia certeco ŝajnas febla 
tamen kun espera kondiĉo 

"diru kara vintra sanktulo 
kie vi la feliĉon perdis 
fariĝu feliĉa savulo" 

"eterne ne rajtas vi grumbli" 
ĉevalo ĉimomente merdis 
"feliĉe oni povas stumbli"
Zuriko, la 2an de januaro 1999