Soneto pri kaj kun radio
turnante radian ŝaltilon 
oni aŭdas stacizumadon 
hurladon pepadon krakadon 
bedaŭre neniun subtilon 

finfine oni trovas lokon 
tiun ĝustan longe serĉatan 
kompreneble ankaŭ ŝatatan 
kiu forigas fruan mokon 

iam estis tre interesa 
tute alia materio 
kaj nun ĝi fariĝis agresa 

pli taŭga ol televidilo 
en kiu regas koterio 
inter kiĉplena vodevilo
Zuriko, la 20an de januaro 1999