Soneto pri nigro sur blanko
heroojn havas ĉiuj landoj 
asocioj organizaĵoj 
dependante de travivaĵoj 
kaj de mentalecaj demandoj 

heroeco estas malgaja 
ligita tre ofte kun morto 
aŭ kun kruele peza sorto 
kiel terura Auschwitz-kaja 

sed estas herooj fiksitaj 
je artifika heroeco 
laŭ popolskemoj imititaj 

herooj nepre devas esti 
apud saĝeco kaj stulteco 
por festi por festi por festi!
Zuriko, la 22an de januaro 1999