Soneto en ombro de arto
arto kiel vivmaniero 
aŭ transdaŭrigado en vivo 
enhavas disrevon en drivo 
dum nokta navigo sur tero 

tuj ĉio fariĝas senfarba 
sen blanko kaj ankaŭ sen nigro 
grizo - sinonimo de migro 
ekzisto fariĝas malvarba 

vekita kolombo rukulas 
"pli da lumo!" - ekvokos eĥo 
sed neniu tion postulas 

tamen ekvivas horor-bildoj 
en Konstanco bruliĝas ĉeĥo 
kun irakanoj kiel ŝildoj
Zuriko, la 26an de januaro 1999