Soneto pri konjunkturado
generacio de spektantoj 
obstinaj konjunkturalistoj 
kaj imitantoj de artistoj 
ĉe asistado malfortantoj 

eĉ tiuj famaj kun respekto 
makuligis sin per obeo 
kiam venis libera kreo 
ili tuj iris al efekto 

nun ili povas ĉion fari 
por elspezi eĉ kelkajn groŝojn 
oni povas ilin ekflari 

denuncado urĝe finiĝis 
nova formo malfermas poŝojn 
ASEKURADO komenciĝis
Zuriko, la 28an de januaro 1999