Soneto pri VORTO komenca
komence estis tiu VORTO 
kiu certe ion signifis
nuligis aŭ arton modifis 
NULA HORO laŭ propra sorto 

Evangelio de Johano 
komplikis iom la esprimon 
por ke aŭdantoj havu timon 
inter ili samideano 

kiu ne estas patrioto 
tiu estas kosmopolito 
ideologia bigoto 

iru ni pense al komenco 
NULA HORO per satelito 
instruas nin pri dekadenco
Zuriko, la 3an de januaro 1999