Soneto evitanta gripon
ĉu iri al la kuracisto 
ke nazo gutas gorĝo ronkas 
de tuso pneŭmonio konkas 
homo fariĝas pesimisto?

malsanon ni ja malakceptas 
sciante ke ĝi estas nia 
individue agonia 
laŭspece nur ni ĝin perceptas 

aliaj nin malsanajn vidas 
sed ne ĉion ili komprenas 
kaj parte malsanon ne fidas 

oni evitas la kontaktojn 
kiam la malsano sin trenas 
pro timo kaŝante la faktojn
Zuriko, la 5an de januaro 1999