Soneto pri la eraretoj
legante libron mi perceptas 
ke mi certe skribis alie 
mi eraretojn vidas ĉie 
kiujn mi tute ne akceptas 

ĝuste - ĉu estas la eraroj? 
aŭ eble mia propra timo 
pri ne la aŭtora esprimo 
je tro rimarkitaj komparoj 

mankas litero aŭ nur streko 
korektisto legis neglekte 
evidente ke estas peko 

la stumbletoj interpunkciaj 
aspektas iom malperfekte 
kiel kromaj ŝanĝoj funkciaj
Zuriko, la 7an de januaro 1999