Soneto pri la singularo
mi revenas al "mi" pronome 
ĉar ĉio rondire turniĝas 
kaj mi en la centro troviĝas 
pluralo aspektas fantome 

mi ankaŭ nur individue 
perceptas ĉiujn komplikaĵojn 
de l' mondo kaj ĝiajn bonaĵojn 
ne pasive sed kontribue 

mi ne prenas la respondecon 
por la pronomo "ni" disreve 
akceptante ĝian grandecon 

mi donas mion kun sincero 
"do, ut des" sonoras riceve 
por ke sur tero regu vero
Zuriko, la 9an de januaro 1999