Soneto je biografio
renkontiĝo estis gustuma 
kun manĝaĵoj pli multe kostaj 
ol antaŭe sed milde rostaj 
poŝo okazis malplenuma 

temis pri "biografistiko" 
tiel nomiĝas tiu fako 
elpensita por almanako 
devenanta de romantiko 

tre zorgemaj tristaj vizaĝoj 
malantaŭ kiuj pasas vivo 
en nekredeble multaj aĝoj 

biografioj malaĝigas 
kaj ekestas alternativo 
ke homo sin mem meritigas 
Zuriko, la 1an de oktobro 1999