Soneto sklavita libere
mi trovas socion kverelan 
pro envio kaj mizereco 
malsanan pro trolibereco 
kaj landan pejzaĝon tre belan 

spontana ekspolodo de rido 
je malkontentema troeco 
en la griza ĉiutageco 
estas raraĵo de avido 

en amaso vagas erare 
malkuraĝaj ofte perditaj 
en sociaj kaĝoj fermitaj 

espero aspektas amare 
ĉar sur vojoj malpermesitaj 
iras novriĉuloj mefitaj 
Varsovio, la 12an de oktobro 1999