mi iras al bufedo pola sed mia veno estas vana pro menuo amerikana afero fariĝas petola amerikanizo de vivo estas ĉiupaŝe videbla dum poleco fariĝas febla kaj malsupriĝas sur deklivo krias reklamoj grandaj kiĉaj ĉu tio al iu imponas? homoj fariĝas malfeliĉaj tiel nomata globalizo ankaŭ amerikane sonas ĉar estas amerikanizo