Soneto pri vana plendado
se vi urĝe serĉas justecon 
ne iru al la ordigantoj 
sed rekte al tiuj helpantoj 
kiuj oferas respondecon 

ĉe la fino de protokolo 
kun demandoj malrespondeblaj 
pensoj jam estas tute feblaj 
venas hororo ne petolo 

atakita staras kaj plendas 
kaj atakinto malkonata 
ie ŝtelitajn varojn vendas 

ĝuste kun tiu kiu estas 
daŭras ludo malkomprenata 
klientoj paciencon testas 

Varsovio, la 19an de oktobro 1999