Soneto tuŝas novan libron
venkis presista respondeco 
kaj mi bluan libron ekvidis 
post kelkaj baroj mi ne fidis 
je ĝusta nuna realeco 

post unu semajno de zorgoj 
kaj kun helpado de amikoj 
estas atendataj efikoj 
okazis presejaj rekordoj 

"mi dankas" - tio ne sufiĉas 
"do, ut des" - ankaŭ tro malmulte 
por ili mi libron dediĉas  

reciproka bondeziremo 
ne ĉiam finiĝas rezulte 
tamen tre gravas en problemo 
Varsovio, la 26an de oktobro 1999