Soneto pri poetkunveno
en la kapoj de gepoetoj 
troviĝas pio kaj herezo 
laŭ tiu miksa hipotezo 
ekestas poezisekretoj 

en Ciechanów mi lasas koron 
sur la alta kastela turo 
kie havas neston vulturo 
detruanta mian amoron 

mi rigardas la gvidantinon 
kun tute sincera avido 
sed tuj poste mi sentas finon 

mi krucosignas triunue 
kaj tuj foriras dirlidido 
reflekso venas substitue 
Ciechanów, la 29an de oktobro 1999