Soneto pri bona estaĵo
l' samaj vojoj kaj viaduktoj 
nur pli da neonaj reklamoj 
sen solaj vinagraj alkaloj 
estas bezonataj produktoj 

ne ĉio brila estas oro 
malantaŭ sloganoj ne staras 
realo kiu time knaras 
je pludemisma malfavoro 

inter bono kaj malbonego 
entute mankas ekvilibro 
malbono agas kun fortego 

kaj bono reagas humile
tute sen kariera vibro 
ĝia voĉo sonas trankvile 
 
Varsovio, la 9an de oktobro 1999