Soneto ĉe familitombo
en l' nomo de mia Patrino 
kaj Patro kaj Avo mi preĝis 
dum ilian tombon sieĝis 
proksima familidekkvino 

de diversaj partoj de lando 
venis por bruligi kandelon 
tiel atingis moran celon 
sen iu kroma propagando 

tiuj en kosmo stelaj lumoj 
kaj tiuj sur tomboj brulantaj 
ligas vivon kun mortaj trumoj 

memoro pri mortinta fato 
diras ke ĉiuj estos hantaj 
iam venos la dua dato 
Księżyce, la 1an de novembro 1999