Soneto pri la libro BLAGA
en tiu libro mi avertas 
pri vorto kiu nin febligas 
eĉ se nin al bono instigas 
kompaton BLAGA ne asertas 

tiun vorton ne ĉiuj uzas 
ĉar ĝi posedas sinonimojn 
ne nur provokas anonimojn 
sed normalan decon rifuzas 

certe ruzeco estas blago 
mensogo estas maniero 
kaj per tio fariĝas plago 

homoj kredas pri propra vorto 
ekzemple pri pli bona sfero 
en kiu ne troviĝas sorto
Zuriko, la 10an de novembro 1999