Soneto kun ideosupo
mi povas neniun konvinki 
ke estas fino ne komenco 
de jarcento - en tiu senco 
ni povas ĉeokaze drinki 

poste unu saĝa doktoro 
parolis pri socialismo 
kaj timis pro kapitalismo 
eventojn traktis kun humoro 

poste unu grava konsulo 
en ideologia supo 
miksis disrevojn kun postulo 

ĉu maldekstrulo ĉu dekstrulo 
ĉiuj festis laŭ propra grupo 
homon mortigis naciulo 

Zuriko, la 14an de novembro 1999