Soneto pri kazo kun duoj
tiun tagon estos la festo 
"l' dudek duan de februaro 
en dumil dudek dua jaro" 
kaj post ducent dudek malesto 

tiam l' dato havos nur duojn 
sed ĉu sur l' mondo regos paco? 
aŭ ĉu futuro en donaco 
portos nur militajn detruojn? 

eble l' mondo jam ne ekzistos 
nur en abstraktaj dimensioj 
Tero kiel stelo rezistos 

blago kiel ĝi estis restos 
sed kun koŝmaroj en konscioj 
iluziajn monstrojn atestos 
Zuriko, la 15an de novembro 1999