Soneto kun betonmiksantoj
vi ne kudru el miaj ecoj 
standardon por malnobla celo 
ĉe Piasto kaj Popielo 
ne ekzistis partiaĉecoj 

ankoraŭfoje mi substrekas  
mi mokas ideologiojn 
alivorte demagogiojn 
sed ideoj min ĉiam vekas 

diris al mi mia amiko 
ke miaj kontraŭvers-agadoj 
subtenas homojn kun fortiko 

tiuj kiuj miksas betonon 
delonge miksita laŭ gradoj 
devas ŝanĝi iaman sonon
Varsovio, la 2an de novembro 1999