Soneto pri miaj vizaĝoj
por ke klare montri l' aferon 
mia koro idealisma 
kaj mia menso raciisma 
faras duvizaĝan prosperon 

mia duobliga vizaĝo 
estas por la mondo ridanta 
kaj pri la patrujo zorganta 
sen iu heroa omaĝo 

pri mirakloj mi jam ne kredas 
kazojn mi pritraktas racie 
tamen mistikecon mi bredas 

mirakleco estas kaŝita 
en Sekreto kaj emocie 
volonte estas akceptita 
Zuriko, la 20an de novembro 1999