Soneto medita sur benko
sole en preĝejo grandega 
mi sidas sur la lasta benko 
Dio flustras pri sia venko 
de l' ora altaro belega 

maldekstre anĝelo-heroldo 
reciproke trista Maria 
scias pri fino averia 
apud sidas reĝa koboldo 

Tago de Reĝo en tumulto 
de ŝafoj kaproj kaj azenoj 
nun atendantaj por indulto 

tiu kruca dumiljariĝo 
estis tempo de datrevenoj 
sekretaj tamen kun prestiĝo 
Zuriko, la 21an de novembro 1999