Soneto pri la konfidatoj
individuo estas febla 
helpas kuracisto per mano 
sed por la socia malsano 
revolucio estas ebla 

kiom da estis konfidatoj?
frato denuncis sian fraton 
iam laŭdegis apostaton 
nunaj heroeckandidatoj 

ili ĉiuj forte agadis 
kontraŭ komunismo laŭ diro 
kaj nun atendas por admiro 

sed vere ili min persvadis 
por mi silentu - per foriro 
mi sin entute ne degradis 

Zuriko, la 27an de novembro 1999