Soneto evangeliteza
"vi ne konas tagon kaj horon" 
per tiu frazo dum dimanĉo 
vokas evangelia branĉo 
sugestante eĉ kroman moron 

tiu enhavo estas trista 
kaj tiuj kiuj ĝin akceptas 
verŝajne ne ĉion perceptas 
eĉ se ĝi estas katekista 

estis eĉ io pri justeco 
sed la difino proklamita 
ne kongruas kun realeco 

en tekstoj mankas humileco 
malgraŭ averto timigita 
efekto de tromoraleco 
Zuriko, la 7an de novembro 1999