Soneto ŝoka ne senkaŭze
racioj estis senmezuraj  
tamen celoj ne kovris veron 
amaso neis malprosperon 
komenciĝis tempoj teruraj 

io povus eble okazi 
ĉar soldataĉa anarkio 
algvidas al revolucio 
malbono ne rajtas emfazi 

en la okdek dua en marto 
MONATO publikis alvokon 
kaj ekestis ago kun arto 

poste estis socia truo 
sed frue mi travivis ŝokon 
pro milicista intervjuo 
Zuriko, la 15an de decembro 1999