Soneto kun bildo de l' mondo
l' mond' estus trista sen anĝelo 
kaj sen arlekeno enua 
ĉe diablo tre malkongrua 
kun saĝa imago pri belo 

riĉeco de manĝoj al tabloj 
faras iluzion pri l' mondo 
ĉar malsatas pli granda rondo 
kaj diferenciĝas establoj 

peka Paŭlo fariĝas sankta 
indiferenta aktiviĝas 
malsata povas esti hanta 

oni devas vagi singarde 
ĝuste tiu formo prestiĝas 
ne tro frue kaj ne tro tarde 
Zuriko, la 19an de decembro 1999