Soneto nuntempe kristnaska
riĉuloj eĉ ofte kliniĝas 
antaŭ Granda Mondoŝanĝanto 
memoras pri kristnaska kanto 
tamen ne mizerikordiĝas 

en kripo ne estas donacoj 
kaj mankas anĝela glorio 
vane restas en historio 
nur Herodoj apud minacoj 

tiuj eventoj ripetiĝas 
sub rego de novaj despotoj 
mondaj socioj humiliĝas 

demokratio moderniĝas 
per subordigitaj balotoj 
sed AM-ERAO proksimiĝas 
Zuriko, la 26an de decembro 1999