Soneto kun popolregado
demokratio sed duobla 
kiam ĝi nomiĝas popola 
afero ne estas petola 
kaj ankaŭ entute ne nobla 

sociala diferenciĝas 
de populare nacieca 
aŭ ordinare popoleca 
kiu ankaŭ populariĝas 

la sistemo estas malsana 
pli bonan neniu elpensis 
bedaŭrinde afero vana 

ĉar humanecon ĝi neglektas 
kaj mizerecon ne kompensis 
sekrete malbonon protektas  
Zuriko, la 29an de decembro 1999