Soneto kun manko de fino
fini Malnovan festi Novan 
de unu kun tri naŭoj iri 
al duo kun tri nuloj - miri 
observante perturbon movan 

pereos pli ol ĉiutage 
laŭ inversuma proporcio 
pro ĝojo kaj pro emocio 
la tempo pasos senimage 

kaj ni sur l' ponto ĉe la lago 
observas lumigajn raketojn 
pro frosto pikas nin lumbago 

sur la ĉielo fajrigita 
ni vidas nuntempajn Hamletojn 
ĉiu estas frenezigita 
Zuriko, la 31an de decembro 1999