Soneto kun tronaiveco
ekestis antaŭ multaj jaroj 
ĝis hodiaŭ tre aktuala 
kun partneroj iom skandala 
"spritulo ludas sur amaroj" 

mi ne skribos pri la profitoj  
pri multnombraj korespondadoj 
nek pri frekvencoj dum legadoj 
kun referencoj kaj meritoj 

mi ne mencios enviulojn
konstante flegantajn koleron 
ankaŭ ne miajn laŭdantulojn 

ŝuldas mia tronaiveco  
ke mi tiam havis esperon 
farante libron de multspeco
Zuriko, la 12an de februaro 1999