Soneto kun fluanta akvo
sur tegmentoj neĝo degelas 
nigro-blankaj ebenoj faras 
sombrajn bildojn kiuj amaras 
pejzaĝo vetere ŝancelas 

de pendglacioj fluas akvo 
oni aŭdas ĉie glugladon 
aŭ alidire plaŭdbruadon 
jen la natura bodisatvo 

ĝis printempo multe da tagoj 
ankoraŭ vintro sovaĝiĝos 
en formo ekster la imagoj 

sed certe tiu tempo venos 
kiam vidindaĵo beliĝos 
ĝis tiam ni ĉion eltenos
Zuriko, la 18an de februaro 1999