Soneto pri lavanga Galtür
ni vidas la florantajn malvojn 
kaj en Galtür falas lavangoj 
pro tio ploraspektas vangoj 
ĉar oni aŭdas mortajn salvojn 

de kiu ĉi tio dependas? 
ĉe ni pasas tempo trankvile 
kaj tie preskaŭ termopile 
neniu certe dividendas 

eble mi ŝuldas pri eventoj 
ke tie Magnus kaj Anita 
vivas certe kun tristaj sentoj 

ĉu ankoraŭ iam ni ridos 
dum Kristnasko neĝe benita? 
mi je tiu ebleco fidos
Zuriko, la 24an de februaro 1999