en radio diris fantomoj pri tago kiu ne ekzistas suferaj animoj asistas ĉe postmodernismaj iomoj tiujn animojn mi admiras kiel dum pli ol kvardek jaroj oni povas sen kontraŭstaroj ripeti sloganojn - mi miras iam pri Varsovia Pakto nun pri NATO sameŭforie lascive en la sama takto l' tago fuŝas en kalendaro dum animoj purgatorie suferas en mia blagaro