Soneto kun kruco kaj serpo
demandis min tonteknikulo 
kiun signifon havas kruco 
sur mia fingro - estis stuco 
ŝerco pri konsciencmakulo 

unu denta teknikistino 
donis min la saman demandon 
mi aŭdis velistan komandon 
kaj mi respondis laŭ rutino 

"tiu kruco estas provoka" 
"vidu ke sube estas serpo 
kaj supre cirkleto invoka" 

nur kruco forpelas demonojn 
restas mia inspira ĉerpo  
mi serĉas en ĝi miajn konojn
Zuriko, la 8an de februaro 1999