Soneto pri malgustestetoj
oni legas en artrevuoj 
pri komparado de artistoj 
kompromitiĝas ĵurnalistoj 
ĉar tekstoj restas sen influoj 

eĉ sur la libra kovrilpaĝo 
aŭtoro estas komparata  
kun iu strangulo frustrata 
je nacitradicia kaĝo 

en enhavo estas blasfemoj 
miksitaj kun tokso por ratoj 
kaj kun digno de skribproblemoj 

raviĝe je banalaj temoj 
estetoj nur pri surogatoj 
okupiĝas - ne pri dilemoj
Zuriko, la 10an de marto 1999