Soneto milda post parolo
partneroj de interparolo 
estis tro ĝentilaj en nombro 
kaj malbono kuŝis en ombro 
ne atakita de idolo 

ridetoj estas aprobataj 
sed nur ĝis limo de malsenco 
ĉar ĝojo pulsas en frekvenco 
de ŝercoj saĝe adekvataj 

sincere mi ne povis diri 
pro zelota fanfaronado 
suspekte kelkaj povis miri 

por mi mankis alternativo
post jam finita disputado 
mi revenis al bela vivo
Zuriko, la 18an de marto 1999