Soneto pri tempopostulo
historio ne ripetiĝas 
tamen jam uzitaj eraroj 
venas denowe krom reparoj 
kaj tiam ĉio komplikiĝas 

erarojn faras preskaŭ ĉiu 
scias pri tio oficistoj 
kaj ankaŭ renomaj lingvistoj 
respondecojn volas neniu 

de tempo al tempo mi pensas 
ke mi ne plu librojn eldonu 
trankvilo mi tion kompensas 

sed per mia lingvo mi ĝojas 
pro tio mi daŭre ĝin konu 
ĉar ĝi miajn pensojn deplojas
Zuriko, la 2an de marto 1999