Soneto pri radiaj ŝercoj
demandis min la aŭskultanto 
kial nia bela Svisio 
disvolviĝas al parodio? 
ĉiu sviso komedianto 

ĉiu sviso estas serĉema 
forirante de komedio 
ni aliras al tragedio 
la afero ŝajnas problema 

ripeti la samajn erarojn 
signifas fariĝi ridinda 
ŝercado donas kontraŭstarojn 

se bedoj de kardoj kaj loloj 
rikoltas per semo sapinda 
kamparanojn indas petoloj
Zuriko, la 23an de marto 1999