Soneto pri turaj pasioj
de turo fluas lupa plendo 
alie pasias La Lupa 
kantistino kun voĉo hupa 
je Sanktsemajno kun atendo 

la kanzono akompanata 
per trompeto kaj kariljono 
iras al tuta regiono 
spektaklo estas tre ŝatata 

sub kruco kiel nun sub bomboj 
ŝajnas la sama malespero  
kiel en ĉiuj hekatomboj 

pasantoj estas surprizitaj 
inter alta turo kaj tero 
balancas sonoj persistitaj
Zuriko, la 29an de marto 1999