Soneto pri io tre vana
en miloj da etaj sonetoj 
mi enhavigis la proteston 
donante ankaŭ la sugeston 
ke amason faras obĵetoj 

restante en stato humila
mi ridas pro ĉiuj principoj 
devenaj de stereotipoj 
tiu ago estas utila 

"poeto - viaj vanaj vortoj 
ne kongruas kun niaj sortoj 
de politikistaj raportoj" 

"rigardu ĉielon kun steloj 
kaj meditu pri mondaj beloj 
virinoj ĉevaloj kaj veloj"
Zuriko, la 11an de aprilo 1999