Soneto kun malŝulderaro
mi ne majstros en lingvo ŝvaba 
nek en zurikoalemana 
nek en serba nek en albana 
nek en jida nek en araba 

mi entute ne volas esti 
majstro en iu disciplino 
ĉar por mi la majstra difino 
estas tiu por maldigesti 

majstro devas esti pli bona 
ol aliaj kaj mi la sama 
kiel aliaj - malimpona  

se mi ne scias - mi demandas 
mia scivolo estas klama 
ĉar pro eraroj mi tre skandas
Zuriko, la 15an de aprilo 1999