Soneto kun vivaj torpedoj
jam ĉio indikas pri tio 
ke mi ĉasos gazetlegadon 
kaj la "polish jokes"-praktikadon 
kun de NATO perfida fio 

oni NAT...igas ĵurnalistojn 
individue sen kvalito 
gravas nur amo al milito 
por favorigi militistojn  

temas pri vivantaj torpedoj 
tio ŝajnas l' sola metodo 
por venki sen kromaj rimedoj 

ĵurnalisto inteligenta 
algvidos torpedon sen kodo 
ĉar li estas temperamenta
Zuriko, la 18an de aprilo 1999