Soneto pri preĝoj kun puno
timigas pasintec-idoloj 
en naskiĝtago de satrapo 
moviĝas germana gestapo 
aperas iamaj simboloj 

prezidento Clinton ordonis 
por ke ĉiuj preĝu devige 
ordono aspektas intrige 
eĉ por Dio kiu oponis 

dum sur Serbio falas bomboj 
venĝo disiĝas al albanoj 
forflugis jam ĉiuj kolomboj 

sbiroj imitas justajn homojn 
varbadon kultivas tiranoj 
banditoj ne posedas nomojn
Zuriko, la 20an de aprilo 1999