Soneto pri danubaj pontoj
en Novi Sad la lasta ponto 
de NATO tute detruita 
kaj ponta spano funebrita 
por navigantoj estas honto 

verŝajne mi ne plu navigos 
al Nigra Maro tra Danubo 
mi blasfemas pri tiu dubo 
ĝi mian staton ruinigos 

ni vokis por ekologio 
estis la unua sur mondo 
agado - ekestis krimio 

nun la ekologipatenton 
volas havi verdula fondo 
mi iam travivis turmenton
Zuriko, la 21an de aprilo 1999