Soneto - kaŝe en amaso
homo senkulpigas amason 
traktas ĝin kun granda merito 
kaŝiĝas en ĝi kun hezito 
ĉu sole atingi Parnason 

en la komuna respondeco 
vidas difekton de azilo 
kaose en amasa stilo 
volas foriri de justeco 

Hitler ŝuldis kaj ne germanoj 
Milošević - ne ĉiuj serboj 
kaj NATO ĉu amerikanoj? 

individuo ĉu nacio 
murdas aliajn? - laŭ proverboj 
por plebo gravas sensacio
Zuriko, la 22an de aprilo 1999