Soneto sen kottretbezono
ne gravas kiu estas kiu 
signo ankaŭ nenion diras 
demandu kiu kiun tiras 
verŝajne ĉiun trenas ĉiu 

"diru - kio estas sonetoj?"
"ĉu vi emas skribi kanttekstojn?" 
"vi ne volas... donu pretekstojn!" 
"por mi malĝustas kabinetoj" 

du etaĝoj ankaŭ du fakoj 
en mentalecoj diferenco 
egalaj estas nur serakoj 

kiu bezonas treti koton? 
denove ŝanĝita sekvenco 
purigos tiun anekdoton
Zuriko, la 27an de aprilo 1999