Soneto pri tiklo de NATO
"nur vivtorpedoj povus savi 
NATO-n de malvenko timiga" 
"polo - la spertulo naviga 
povas ĉielan vivon havi" 

"al NATO - kun granda profito"
"al NATO - rigardi fajraĵojn" 
"al NATO - ricevi dolĉaĵojn" 
"al NATO - blasfema dungito" 

polo estas nun disrevita 
ĉar li devas por NATO pagi 
perdiĝis espero profita 

lia kapo iom lumiĝis 
ke NATO scipovas nur blagi 
ĉar li pro NATO malriĉiĝis 
Zuriko, la 11an de majo 1999