Soneto pri kvar legantinoj
daŭris mallonge dank al Dio 
en pupteatro kvar virinoj 
legis poemojn kun doktrinoj 
laŭ propra ideologio 

poezio mistradukita 
estas marmelado kun pipro 
aŭ vanila kremo kun kipro 
de aŭskultantoj malprenita 

en patrinlingvo poezio 
havas ĉion por sin esprimi 
kaj gustas kiel ambrozio 

tradukita fariĝas vana 
Ŝekspiro kosme povus timi 
se escepto okazus plana 
Zuriko, la 13an de majo 1999