Soneto kun entuziasmo
tion ni ne povas dementi 
se iu tute supre sidas 
tiu je plebo malavidas 
kaj pri lumpoj emas malsenti 

estas tamen unu escepto 
en centralisma Vatikano 
kie amaso sen ĉikano 
trovas konsolon kun akcepto 

perditaj ricevas la vorton 
kaj ne atendas por respondo 
kun espero serĉas bonsorton 

unuecon pro la enhavo 
je frateco sur l' tuta mondo 
donas tiu pia enklavo

Zuriko, la 18an de majo 1999